Tootfinder

Opt-in global Mastodon full text search. Join the index!

@sciamiko@esperanto.masto.host
2025-05-03 17:31:23

Dum promeno hodiaŭ
laŭ nia folklor'
estas vintro nepre for
je krataga flor'
nun ranunkoloj
flavigas la paŝtejon
el verda kampo
#hajko #esperanto

Vido tra malgranda valo al kratagaj arboj  en plena florado inter aliaj arboj. Malproksime verda deklivo kaj vico de domoj.
Dekliveto supren maldekstren kovrita de verdaj herboj kaj flavaj ranunkoloj. Malproksime vico de arboj sir la horizonto.
@sciamiko@esperanto.masto.host
2025-04-04 14:07:01

Acer negundo hodiaŭ
vekas post vintro
pretas por la somero
la viraj floroj
#hajko #esperanto

Acer negundo, la arbo, estas kovrita per la maldikaj grapoloj de viraj floroj en densaj grupoj. La folioj estas ankoraŭ malgrandaj kaj apenaŭ videblaj.
@sciamiko@esperanto.masto.host
2025-04-02 07:27:38

Je lasta dimanĉo sur pejzaĵa vojeto:
suno kaj ombroj
malaltaj ŝtonaj muroj
muskaj hederaj
#hajko #esperanto

La hajko priskribas la vidaĵon. Arbara vojo streĉas direkte for de la vidanto inter du malaltaj muroj kovritaj per hedero kaj muskoj. La arboj ne havas foliojn jam, kaj ĵetas fortajn ombrojn en la  brila sunlumo.
@sciamiko@esperanto.masto.host
2025-03-28 13:21:28

La Suno alveninte:
sezona ŝanĝo
foliojn aperigas
burĝonojn rompas
#hajko #esperanto

Freŝaj folioj sur salikarbo ĉe kurbo en rivero en urbo, parte kaŝante malgrandan motorboaton
Du burĝonoj de hipokaŝtanarbo ekrompiĝas, montrante blankajn kovrilojn elvenante el verda burĝonoj. Branĉoj estas aliimaniere senfolioj, kaj la arbo staras en parko.
@johl@mastodon.xyz
2025-06-04 18:48:50

Es macht mich auf eine extrem nerdige Art total aufgeregt, wenn in einem Esperanto-sprachigen Podcast Martin Haase @… den Ergativ als Besonderheit bei der Flexion der Substantive im Baskischen erklärt.

@sciamiko@esperanto.masto.host
2025-04-21 09:14:32

tulipsezono
aŭ en kvazaŭ naturo
aŭ en ĝardeno
#hajko #esperanto

Diverskoloraitaj tulipoj kreskantaj tra herboj, kvazaŭ ili estis semita hazarde nature.. Kelkaj estas ruĝaj, aliaj ruĝaj kaj flavaj, aŭ tre malhelaj purpuraj.
Longa vido de formala ĝardeno havante multajn tulipoj de diversaj koloroj, inkluzivante violruĝa, preskaŭ blanka, flava, ruĝa. En la fono estas impona domo. Maldekstre vidiĝas turo de privata kapelo por la domago, dekstre pomarboj ligitaj al dratoj spalire.
@BBC6MusicBot@mastodonapp.uk
2025-06-14 13:20:35

🇺🇦 #NowPlaying on #BBC6Music's #JamzSupernova
Auntie Flo:
🎵 Esperanto
#AuntieFlo
auntieflo.bandcamp.com/track/e
open.spotify.com/track/1OlAAT0

@sciamiko@esperanto.masto.host
2025-03-20 09:45:48

En Londona parko hieraŭ:
fine printempas
oraj floraj trumpetoj
laŭte brilas
#hajko #esperanto

Grupoj de oraj narcisoj kreskante de verda gazono en ptko en Londono. Estas iom da  homoj piedirante en la fono.
@sciamiko@esperanto.masto.host
2025-04-24 17:13:20

Mi opinias ke ĉiu politikisto kaj aktivisto devus legi ĉi tiun. Ne haveblas ia perfekta sistemo, kiu havas ian utilan funkcion. Kiel la rubriko diras: "Ĉiu komplika ekosistemo havas parazitojn." Estas pli praktike permesi iom da difektoj kaj misuzoj, ol celi perfektecon. La argumentoj temu pri kiom je kia kosto.

@sciamiko@esperanto.masto.host
2025-04-23 08:00:38

Se la historio pri la malfacila angla literumado interesas vi, do eble ĉi tiu recenzo pri libro pri la afero faros tiel ankaŭ. Estas ;pro la fakto ke kiam presado alvenis al Anglio, la lingvo estis ŝanĝiĝanta.
theguardian.com/bo…

@sciamiko@esperanto.masto.host
2025-05-23 08:27:32

La plej forta suna ŝtormo malkovrita ĝis nun okazis en 12350 AKE, laŭ esploristoj el Finlando. La raporto priskribis ĝin kiel tiel forta, ke ĝi kreus tutteran ĥaoson, se ĝi okazus hodiaŭ, kaj estis multoble pli forta ol iu mezurita per niak modernaj satelitoj. Kiel ili scias ĉi tio? Legi pri ĝi: